27/12/2023 - 03/01/2024 | Storkow, Germanio EO DE
JES
post 3 monatoj
Storkow
27 decembro 2023–03 januaro 2024

Kio estas JES?

JES – la Junulara E-Semajno – estas unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj de la junularo. Ĉiujare ĝi okazas ĉirkaŭ novjaro dum unu tuta semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando. Ĉi-jare ĝi okazas jam la 14-an fojon!

La JES2023 okazos en Storkow, inter Berlino kaj Frankfurt ĉe Odro, de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro. Organizas ĝin ĉi-foje kelkaj aktivuloj ĉefe de GEJ (Germana Esperanto-junularo), sed ankaŭ kaj el aliaj landoj.

Kune kun pli ol 200 homoj el minimume 20 landoj ni babilos, diskutos, lernos, ludos, festos kaj ĝuos ene de unika etoso! Atendas vin agrabla tempo, renkontiĝoj kun interesaj homoj kaj multaj bonaj travivaĵoj!

Eksciu pli pri kio okazos dum JES ĉe la programo kaj aliĝu!