Kotizoj
La kotizo por via partopreno kalkuliĝas de la programkotizo kaj kotizoj por loĝado kaj manĝado. Ĉiuj prezoj en tiu ĉi paĝo estas en eŭroj.
Programkotizo
Via programkotizo dependas de via aĝo, la dato de via antaŭpago kaj via loĝlando laŭ jena tabelo:
ĝis 17 jaroj | A-landoj | B-landoj | C-landoj |
---|---|---|---|
ĝis la 31-a de Aŭgusto | 30 | 20 | 5 |
ĝis la 30-a de Septembro | 40 | 30 | 10 |
ĝis la 30-a de Novembro | 50 | 40 | 15 |
poste | 65 | 55 | 25 |
18 ĝis 35 jaroj | A-landoj | B-landoj | C-landoj |
---|---|---|---|
ĝis la 31-a de Aŭgusto | 55 | 35 | 15 |
ĝis la 30-a de Septembro | 65 | 45 | 20 |
ĝis la 30-a de Novembro | 75 | 55 | 25 |
poste | 90 | 70 | 35 |
pli ol 35 jaroj | A-landoj | B-landoj | C-landoj |
---|---|---|---|
ĝis la 31-a de Aŭgusto | 70 | 50 | 20 |
ĝis la 30-a de Septembro | 80 | 60 | 25 |
ĝis la 30-a de Novembro | 90 | 70 | 30 |
poste | 105 | 85 | 40 |
Loĝado
Jen vi trovas la kotizon por loĝado en 3-4 persona ĉambro.
tranoktoj | prezoj |
---|---|
7 | 110 EUR |
6 | 105 EUR |
5 | 100 EUR |
4 | 95 EUR |
3 | 90 EUR |
2 | 85 EUR |
1 | 80 EUR |
Por 2-lita ĉambro estas unuopa krompago je 20 eŭroj.
Loĝado en la amasloĝejo kostas 5 eŭrojn por ĉiu nokto.
Tiaj ĉi prezoj estas favoraj por homoj kiuj partoprenas la tutan eventon. Se vi partoprenas nur parttempe aŭ volas ŝpari monon, konsideru loĝadon en la amasloĝejo aŭ serĉadon de propra aparta tranoktejo.
Manĝado
Dum JES eblas manĝi vegane, vegetare aŭ kunviande. La ejo provizos matenmanĝon, tagmanĝon kaj vespermanĝon. Ne eblas mendi manĝo-kategoriojn aparte! Vi nur povas mendi aŭ ĉiujn manĝojn kune (20 eŭroj por ĉiu tago = 140 eŭroj por la tuta aranĝo) aŭ mendi nenian manĝon.
Menditaj manĝoj komenciĝas per la vespermanĝo de la 27-a de decembo (aŭ de via alventago, se vi alvenos post la komenco) kaj finiĝas per la tagmanĝo de la 3-a de januaro (aŭ de via forirtago, se vi foriros antaŭ la fino).
Help-fonduso de JES
Donacu por la helpfonduso de JES!
Dank’ al viaj donacoj JES-on povas partopreni homoj, kiuj alikaze ne povus partopreni ĝin. Subtenu aliajn esperantistojn kaj donacu por la fonduso!
Antaŭpago kaj pagmaniero
Antaŭpago
Via aliĝo ekvalidas nur post antaŭpago de 50 eŭroj. Via antaŭpago ne estas redonebla, sed transdonebla.
Banka transpago
Ricevanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE64 2512 0510 0008 4249 00
BIC: BFSWDE33HAN
teksto: (via nomo) JES2023
(se vi volas donaci al fonduso aldonu: “sumo [x] por fonduso”)
Rimarkoj/Aldonaj kondiĉoj
• La aĝo kalkuliĝas laŭ la 31-a de decembro 2023.
• Parttempa partopreno: Por homoj kiuj ne partoprenas plentempe, la programkotizo kalkuliĝas tiel ĉi:
◦ por 1- kaj 2-taga partopreno: 40% de la plena programkotizo;
◦ por 3-taga partopreno: 60% de la plena programkotizo;
◦ por 4-taga partopreno: 80% de la plena programkotizo;
◦ ekde partopreno de 5 tagoj: la plena programkotizo
• Membreco en GEJ, PEJ: Membroj de GEJ aŭ PEJ ricevas rabaton je 15 EUR, kiu validas nur por la programkotizo.
• Handikapuloj ricevas rabaton je 15 EUR, kiu validas nur por la programkotizo.
• Surloka aliĝo: Por surlokaj aliĝoj estos postulita krompago de 25 EUR.
• Infanoj ĝis inkluzive 5 jaroj ne pagas programkotizon.
• Lando-kategorioj: La lando-kategorioj estas tiuj ĉi:
◦ A-Landoj: Andoro, Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Francio, Finnlando, Germanio, Gronlando, Hispanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, San-Marino, Svedio, Svislando, Vatikanurbo
◦ B-Landoj: Aŭstralio, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hungario, Japanio, Kanado, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Malto, Nov-zelando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Rusio, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreio, Usono
◦ C-Landoj: ĉiuj ceteraj landoj
• Invitleterojn ni sendas retpoŝte en PDF-formato (senpage) aŭ/kaj per normala poŝto (kontraŭ repago de la poŝtaj sendokotizoj).