Por JES 2023/2024, oni decidis ke la plej bona maniero decidi la subtenatajn homojn de JES-fonduso estas per konkurso.
Ni volas uzi tiun konkurson kiel maniero instigi homojn kiuj agadas en landaj sekcioj kaj ne povus pagi por sia partopreno, tiel la kriterioj kiujn ni elektis estas:
- Agado en landa sekcio de TEJO: kion vi faris dum la pasinta jaro por instigi la lokan agadon en via lando? Se ankoraŭ ne ekzistas landa sekcio en via lando, kiel vi planas krei ĝin? Kiel vi imagas ke via landa sekcio povus kunlabori kun Germana Esperanto-Junularo (GEJ)?
- Ne povi sole financi vian tutan partoprenon: bv. klarigi pri via financa situacio;
- Naskiĝo post 31/12/1995;
- Vi pretu helpi la organizan teamon aŭ/kaj kontribui pri la programo;
Estos pozitive konsiderataj la jenaj ecoj:
- Tiu ĉi JES estos via unua internacia junulara evento (do vi ankoraŭ ne partoprenis IJK-n, IJF-n, KKPS-n, ktp);
- Vi loĝas ekster Eŭropa Unio.
La helpo provizota de ni estos laŭ du kategorioj:
- Kategorio 1: Vojaĝkosto + partoprenkotizo: ni repagos 80% de via vojaĝkosto ĝis limo 500 EUR + via partoprenkotizo ĝis 150 EUR
- Kategorio 2: Nur partoprenkotizo: ni repagos ĝis 150 EUR de via partoprenkotizo.
Tio signifas ke se via partoprenkotizo estas 200 EUR, vi pagos mem 50 EUR, sed se via aliĝkotizo estas nur 100 EUR, ni pagos ĝin entute. Kaj ke se via vojaĝkosto estos 100 EUR, vi pagos mem 20 EUR, sed se via flugkosto estos ekzemple 800 EUR (el ekster Eŭropo, ekzemple), ni pagos ĝis 500 EUR kaj vi pagos 300 EUR.
Laŭ niaj nunaj financaj kapabloj, ni atendas ke estos ĉirkaŭ 1 homo aljuĝita en kategorio 1 kaj ĉirkaŭ 5 en kategorio 2 (sed tio povas ŝanĝi, se ekzemple, venas pliaj donacoj al JES-fonduso). Do vi havos pli da ŝanco se vi kandidatiĝas aŭ por ambaŭ aŭ por la kategorio 2.
Bonvolu sendi retpoŝton al jes@esperanto.de kun la jenaj informoj:
- Via agado en via lando kaj viaj planoj por la estonteco (inkluzive ideoj pri kunlaborprojektoj kun GEJ);
- Kial vi volas partopreni en JES kaj kiel vi povas helpi;
- Kiujn aliajn eventojn vi partoprenis;
- Klarigo pri via financa situacio kaj en kiu kategorio vi ŝatus esti konsiderata kaj kial;
Bonvole ankaŭ sendi: vian aĝon, kiom via vojaĝkosto verŝajne kostus kaj detaloj pri ĝi (se vi kandidatiĝas por kategorio 1) kaj kontakton de almenaŭ 1 referencpersono en via landa sekcio (aŭ, se ne ekzistas landa sekcio, ajna referencpersono kun sperto en la junulara movado).