Pri la ejo
Ĉi-jare la JES gastiĝos en la gastejo kaj renkontiĝejo “Hirschluch” (prononco: “Hirŝ-luĥ”) en Storkow.
La adreso estas:
Hirschluch
15859 Storkow/ Mark
Koordinatoj:
52°16’01.5″N+13°57’38.5″E
52.267126,13.9585433
En la ejo vi povas tranokti en du-litaj ĉambroj (etaĝaj kaj ne-etaĝaj litoj), plurlitaj ĉambroj aŭ en la amasloĝejo. La necesejo kaj duŝejo kutime ne estas en la ĉambro mem, sed en la koridoro aŭ en proksima domo. Ekzistas kelkaj ĉambroj kiuj dividas la necesejon kun la najbara ĉambro.
Krom la supra etaĝo de unu el la domoj, la tuta domaro estas alirebla por rulseĝoj.
Hejmbestoj estas en tuta ejo malpermesitaj.
Tiel aspektas la ĉambroj.
Por memzorgantoj ekzistas kuirejeto kun forno kaj fridujo.
Unu el la domoj (la "kamena dometo") estas por la pli aventuremaj partoprenantoj el vi… Ĝi kaj estas iom for de la necesejoj kaj duŝoj, kaj oni devas ĝin hejti per propra forno! Se vi interesiĝas pri logado en tiu ĉi domo (prezoj kiel por amasloĝejo), kontaktu nin! Jen la dormoĉambro de tiu domo: