27/12/2023 - 03/01/2024 | Storkow, Germanio EO DE
JES

Ankaŭ en tiu ĉi jaro ni preparos por vi riĉan kaj buntan programon – kun koncertoj, ekskursoj, Esperanto-kursoj kaj multe pli! Aparta programo por novuloj certigos, ke vi sentos vin bone ankaŭ se vi ne jam konas multe da homoj aŭ se tiu ĉi estas via unua aranĝo!

Dum la tago okazas ekzemple prelegoj, ludoj, dancado kaj manlaboro. La tagan programon ĉefe okazigas la partoprenantoj mem – do se vi havas interesan ideon, ne hezitu malkaŝi vian proponon al ni en la aliĝilo!

Ankaŭ dum la vespero kaj nokto multe okazas. En la vespera programo vi trovos ekzemple koncertojn, sed ankaŭ tradiciajn programerojn kiel la interkonan vesperon, la trinkomanĝan nokton, la silvestran balon kaj la internacian vesperon.

Kaj tio ne estas ĉio. Post la “oficiala” vespera programo estas tempo por plue “maldormi” – en la trinkejo, gufujo aŭ diskejo...

Pli da detaloj aperos baldaŭ!